Kantobirda Promenado 24.03.2012

Kantobirda Promenado tra la Ĉeftombejo 24.03.2012

La antaŭan jaron ĉiuj estis tre entuziasmaj. Kaj volis ripeton de ĝi, de nia kantobirda migrado en Esperanto. Ĉi foje Bettina estis elektinta la ĉeftombejon de Karlsruhe. Kiel suspektite, la promenado komenciĝis je horo, kiam la averaĝa verdstelulo kutime profunde dormas: Je la oka kaj duono ĉe tramhaltejo antaŭ la tombejo, ĉar tiel frumatene nur malmultaj homoj survojas inter la tomboj. La dio de la vetero denove subtenis niajn planojn; sennuba ĉielo kaj sunbrilo, kies varmigan efikon oni estimis en la ankoraŭ friska aero. Ni ekiris.

Fascine, kion oni renkontis en la tombejo. Plej unue, kompreneble, ion por la oreloj, pro tio ni ja venis: Fringo, merlo, ruĝgorĝulo, ringokolombo, granda paruo, blua paruo, mallongfingra certio, sturno, sito, verda pego, griza turdo, orverta regolo, kantturdo. Ĉion oni memkompreneble klarigis en Esperanto. De la pasinta jaro kelkaj malmultaj birdnomoj ankoraŭ troveblis en nia memoro, sed refreŝigo vere necesis.

Sed ankaŭ al la okulo la promenado ofertis interesaĵojn: Kiel atendite la birdojn, bone kaŝitajn en la flaŭro de la tombejo. Poste la flegitajn tombojn plej diversaspektajn. Foje legeblis nomoj de konataj personoj el la historio de Karlsruhe, kio donis al la promenado ioman guston de ekspedicio. Dise laŭ nia vojo lokojn kun rezultoj de artista agado. Kaj finfine la konstruaĵojn ĉe la tombeja ĉefa enirejo.

Proksimume je la dek unua ni estis trapasintaj la tombejon kaj finis nian promenadon.
Plej volonte rean fojon, venontjare!

Reen

Reen