Kiuj ni estas
Mallonge dirite: Dekduo da homoj inter 20 kaj 60 jaraĝaj, kiujn kunigas ĝojo kaj entuziasmo pri la Internacia Lingvo. Ni kunvenas regule por paroli en kaj pri Esperanto, plani komunajn aktivecojn kaj kulturi kontaktojn al la cetera Esperanto-mondo.
Jen kelkaj voĉoj, kiel ni konatiĝis kun Esperanto kaj kio nin ligas kun la lingvo:
Bettina (propra retejo)
"Ekde la 100-a naskiĝfesto de la Internacia Lingvo (1987) Esperanto apartenas
al miaj hobioj. Unuflanke mi de tempo al tempo ja ĉesas okupiĝi pri ĝi,
aliflanke tiu ideo min ĉiam denove altiras kvazaŭ magie. La unusola konstanto
en tiu hobio estas la parte longjaraj amikecoj. Kaj ĉiu reveno al Esperanto
por mi estas kiel reveno hejmen: revidi delonge konatajn vizaĝojn
kaj ekkoni novajn! Mi amas mian grandan Esperanto-familion :-)"
Clemens (propra retejo)
"Mia konfuza vojo al Esperantujo komenciĝis en 2003, kiam mi trovis la programon
Kurso de Esperanto.
Mi iom okupiĝis pri ĝi dum la venontaj tagoj,
sed daŭris ĝis meze de 2006 antaŭ ol mi serioze ekiris.
La lernado vere progresegis post kiam mi eniris interretan babilejon.
Feliĉe mi tie renkontis multajn babilemajn homojn kiuj senĉese instruis min."
"Mi ekscivolemis pri Esperanto verŝajne pro la sciencfikciaj romanoj
de Philip José Farmer
kaj Harry Harrison.
Komence de la 1980-aj jaroj mi aĉetis du Esperanto-vortarojn okaze de vizito
al Orienta Berlino (pro tio la tiama deviga valutŝanĝo de certa sumo
je kurzo 1:1 tamen havis sian bonan flankon).
En popolaltlerneja kurso en Landau/Pfalz, gvidita de Karl-Ernst Salzmann,
sekvis en 1990 miaj unuaj paŝprovoj per la lingvo.
Nur kelkajn semajnojn pli poste, je pentekosto, kiel partoprenanto de la
Germana Esperanto-Kongreso en Freiburg: Jen, la lernita lingvaĵo funkcias!
Ekde tiam 'estas mi Esperantisto'."
"Esperanton mi ekkonis dum mia lerneja tempo, dum instruado de la angla.
Fascinis min la facila lernebleco kaj la logika kaj regula strukturo.
Hodiaŭ Esperanto ebligas al mi konatiĝi kun homoj el la tuta mondo.
Plej bela afero estas la interparolado samnivela.
Mi ne devas honti pro mia germana akĉento, ĉar por ĉiu homo Esperanto estas fremdlingvo.
Diferenco inter parolanto de gepatra lingvo kaj parolanto de fremda lingvo ne ekzistas."
Stefan (propra retejo)
"Kun Esperanto mi konatiĝis kiel kun bona amiko: neatendite.
Eĉ kiam oni foje dum pluraj monatoj ne donas vivosignon, li ankoraŭ estas tie."
Iamaj grupanoj
Lothar Eckert (19?? - 2021), ✞ 2021
"Kiel metilernanto mi eklernis Esperanton ĉe Fritz Walter Poppeck en Oberkirch.
Je 1.1.1959 mi fariĝis membro de la tiea Esperanto-grupo.
En la jaro 1982 mi ekmembriĝis ĉe la naturamikoj.
Dum la postaj jaroj mi estis fakreferanto pri Esperanto ĉe la badena
landa asocio de la naturamikoj.
De 1968 ĝis 2006 mi laboris kiel inĝeniero en esplorinstituto de la universitato.
Pro neokazo de alia kurso dum la somera semestro 1988 mi ekhavis la
eblecon instrui Esperanton kadre de la Studium Generale en la universitato
de Karlsruhe. Post 14 jaroj, dum la somera semestro 2001, okazis mia
lasta kurso en la universitato de Karlsruhe."
Frank Stephan (ĝis proks. 2003), nun profesoro en la matematika fakultato de Nacia Universitato de Singapuro (retpaĝo).
Christian Siefkes (19?? - 199?), vivas nun en Berlino (retpaĝo).
Roland Schnell (1972 - 1982), vivas nun en Berlino (Vikipedio-artikolo).