BAVELO-Migrado laŭ la Roka Vojo en Ottenhöfen 11.05.2013
BAVELO-Migrado printempe 2013 en la Nigra Arbaro:
- Renkontiĝejo: Stacidomo Ottenhöfen, 10:30-a horo
- Migrado laŭ la tiel nomata Roka Vojo ("Felsenweg", geologia klerigvojo)
- (Post-)Tagmeza paŭzo en la arbara gastejo "Fiesemichel"
- Unue nuboplena ĉielo, antaŭtagmeze foje pluvis, iam posttagmeze finfine montriĝis la suno
- 17 partoprenantoj el Germanio kal Alsaco (kvin el KA)
- Longeco pli ol 13 km, diferenco de alteco proksimume 370 m
- Fino ĉirkaŭ la 19:30-a horo
Estis granda plezuro - Dankon al Engelbert Sester pro organizado kaj gvidado!
Fotoj: Stefan.