Vizito el Parizo
Meze de majo 2014 refoje tia okazaĵo - Başak, turka Esperantistino el Parizo, restis pro kleriga kurso dum kelkaj tagoj en Karlsruhe kaj kontaktis nin por ebla renkontiĝo. La sama semajno estis, kia bonŝanco, ankaŭ tiu de nia monata kunveno, kaj tiel estiĝis bonvena ebleco malmulte paroli la germanan kaj anstataŭe intense praktiki Esperanton.